Gandhidham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gandhidham
urbo
Administrado
Poŝtkodo 370201
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 4′ N, 70° 8′ O (mapo)23.06805555555670.128333333333Koordinatoj: 23° 4′ N, 70° 8′ O (mapo) [+]
Alto 27 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Gandhidham (Guĝarato)
Gandhidham (Guĝarato)
DEC
Gandhidham
Gandhidham
Situo de Gandhidham
Gandhidham (Barato)
Gandhidham (Barato)
DEC
Gandhidham
Gandhidham
Situo de Gandhidham

Map

vdr

Gandhidham, laŭ guĝarata lingvo ગાંધીધામ, laŭ hindia lingvo गांधीधाम, estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en subŝtato Guĝarato, en Distrikto Katĉ. La urbego estis estis planita kaj nomita laŭ Mahatma Gandhi, la patro de hindia nacio.

Salutarko

Demografio[redakti | redakti fonton]

Gandhidham havis populacion de 406 000 en 2021 kun legopovo 72,9%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gandhidham situas sur ebenaĵo proksime al la maro 26 metrojn super la marnivelo. La maro (haveno Kandla) troviĝas 11, distrikta sidejo Buĝ 51, Ĝamnagar 67, Morbi 77, Raĝkot 109, Patan (Guĝarato) 222, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 252, nova subŝtata ĉefurbo Gandhinagaro 258, Nadiad 282, Mumbajo 534, tutlanda ĉefurbo Delhio 941, Kolkato 1869 kilometrojn (aere) [1].

Vojo en Gandhidham

Historio[redakti | redakti fonton]

Gandhidham dum la kolonia erao estis urbeto Sardarganĝ. Dum naskiĝo de Barato en 1947 la loĝantoj voĉdone decidis aparteni al Barato, poste multe da homoj alvenis al la alia nova najbara ŝtato Pakistano. Por akcepti ilin oni fondis planitan urbon fare de de:Otto Königsberger kaj kun helpo de la loka maharaĝo. La fundamenta ŝtono de la urbo estis metita kun la benoj de Gandhi en 1947. Granda ŝtormo kaŭzis damaĝojn en 1998, poste en 2001 sismo okazis. La tertremo mortigis preskaŭ 20 mil da homoj, 160 mil estis vunditaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Gandhidham estas ekonomia centro de la Distrikto Katĉ. Ĉe la proksima marbordo oni establis havenon Kandla, ĉar la proksima Karaĉio apartenis al Pakistano. Kandla iĝis primara haveno de Barato kun liberkomerca zono. Kandla helpas ekonomion de Gandhidham. En 2015 oni deklaris, ke Gandhidham estos unu el la cent inteligentaj urboj en Barato.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Gandhidham la oficialaj lingvoj estas la guĝarata kaj la angla.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Gandhidham plejparto de la populacio estas hinduoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Gandhidham la plej altnivela instruado okazas en institutoj kaj kolegioj.

Stacidomo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Gandhidham kuras tri fervojaj linioj, krome venas de marhaveno Kandla. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego, krome venas de la marhaveno. La urbego havas flughavenon, sed flugoj okazas ĝenerale nur al Ahmedabado.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Gandhidham situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh). La someroj estas varmaj kaj sekaj kaj ofte la temperaturo tuŝas 45 °C. En vintroj ĝi falas ĝis 3 °C. La averaĝa temperaturo estas 26 °C kaj varias 19-34 °C. Inter junio kaj septembro pro la musonoj pluvas, en la ceteraj monatoj apenaŭ aŭ tre malofte pluvas. Jare averaĝe pluvas po 375 mm.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans