Gasonafta kuŝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Gasonafta kuŝejo estas kuŝejo, en kiu libera gaso okupas la tutan supron de la hidrokarbona kaptujo kaj senpere kontaktas nafton, dum la volumeno de la nafto estas malpli granda ol tiu de gasĉapo.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Nafto okupas la malsupran parton de la kaptujo forme de naftomarĝeno aŭ tute sterniĝas sub la gasa parto de la kuŝejo. Depende la formiĝokondiĉoj de la kuŝejo la gasĉapo povas esti ankaŭ gasokondensata. Kovrilon de la gasonafta kuŝejo kutime formas malmulte penetreblaj rokaĵoj (argilaj, salohavaj ktp), sub la nafta parto kutime sterniĝas plandumakvoj. Produktohavaj tavoloj de la gasonaftaj kuŝejoj konsistas el intergranulaj, kavernecaj kaj fendaj kolektujoj. Tiaj kuŝejoj povas esti ligitaj al шг ajn tipo de la kolektujoj.

Ekspluatado[redakti | redakti fonton]

La ĉefa problemo dum la ekspluatado de la gasonaftaj kuŝejoj estas interago de la gasa kaj nafta partoj. Do oni klopodas limigi tiun interagon kaj pligrandigi rolon de la akvo en forpremo de la nafto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • [2004] Р. И. Вяхирев: Газонефтяная залежь // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 106. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]