Naftogasokondensata kuŝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Naftogasokondensata kuŝejo estas naftokuŝejo kun gasokondensata ĉapo. Ĝin karakterizas dominado de volumeno de la nafta parto de la komuna kuŝejo super la gasa parto, kaj ĉeesto en la gasa parto de iu kvanto de benzino-kerosenaj (malpli olfte la oleaj) frakcioj de hidrokarbonoj en stato de la inversa vaporiĝo.

Karakterizoj de la gasokondensata parto estas: tavolaj termobaraj kondiĉoj, stabila kondensato, premo de la maksimuma kondensiĝo ĉe diversaj temperaturoj, ekkondensiĝa premo, koeficiento de eligo de kondensato, enhavo de tavolgaso kaj kondensato.

Karakterizoj de la nafta parto estas: saturiĝopremo, ecoj de tavolnafto, gasfaktoro.

Enhavo de stabila kondensato en la gasa parto de naftogasokondensata kuŝejo varias de kelkdek ĝis 1000 kaj pli da gramoj/m³ (ĝi pli altas ĉe proksimaj termobaraj kondiĉoj ol en la gasokondensataj kuŝejoj sen naftomarĝenoj).

Ekspluatado de naftogasokondensata kuŝejo okazas kun konsidero de dufaza sistemo kaj de dissolvitaj likvaj hidrokarbonoj en la gasa parto[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [2004] Р. И. Вяхирев: Нефтегазоконденсатная залежь // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 270. ISBN 5-85270-327-3.