Naftogasa kuŝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Naftogasa kuŝejo estas naftokuŝejo kun gasĉapo. Ĝia specifaĵo estas dominado de la nafta parto de la komuna kuŝejo super tiu gasa. Diference de naftogasokondensata kuŝejo, en naftogasa kuŝejo preskaŭ tute mankas likvaj hidrokarbonoj en stato de la inversa vaporiĝo.

Gasĉapoj en naftogasaj kuŝejoj povas esti primaraj kaj sekundaraj. La sekundaraj formiĝas danke al eliĝo de gaso en libera fazo dum ekspluatado de naftokuŝejoj en reĝimo de dissolvita gaso, kiam tavolpremo iĝas malpli alta ol premo de naftosaturiĝo. Gasa parto de naftogasa kuŝejo havas termobarajn parametrojn kaj gasenhavon, kiu diferencas de dissolvita gaso danke al la nafta parto de kuŝejo, kiu kontaktas la gasan parton kaj havas pli altan enhavon de metano kaj malpli altan koncentriĝon de ĝiaj homologoj.

La ĉefaj parametroj de naftogasa kuŝejo estas saturiĝopremo, ecoj de tavolnafto kaj gasfaktoro.

Depende de sia grandeco gasĉapoj povas esti industriaj kaj neindustriaj. La industriaj gasĉapoj estas ekspluatataj kun konsidero de la interago de la naftaj kaj gasaj partoj. Tavolenergio, kaŝita en premita gaso de gasĉapo, ludas gravan rolon en la unua etapo de ekspluatado de la nafta parto (la gasoprema ekspluata reĝimo). Se la gasĉapo estas neindustria, do naftogasa kuŝejo estas ekspluatata kiel la naftokuŝejo kun dissolvita gaso[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [2004] Р. И. Вяхирев: Нефтегазовая залежь // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 269–270. ISBN 5-85270-327-3.