Gazni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
غزنى
Gazni

parto de la urbocentro en 2010
parto de la urbocentro en 2010

Administrado
Lando Flago-de-Afganio.svg Afganio
Provinco provinco Gazni
Demografio
Loĝantaro 48 700 (stato de 2006)
Geografio
Koordinatoj
33°33′N 68°25′O  /  33.55°N, 68.417°O / 33.55; 68.417 (Gazni)Koordinatoj: 33°33′N 68°25′O  /  33.55°N, 68.417°O / 33.55; 68.417 (Gazni)
Horzono UTC+4:30
v  d  r
Information icon.svg

Gazni (perse kaj paŝtoe غزنى, latinliterigo laŭ DMG Ġaznī; historie ankaŭ konata kiel غزنین / Ġaznīn kaj غزنه / Ġazna) estas urbo en la centra oriento de Afganio. La urbo estas la administra centro de la samnoma provinco Gazni. Laŭ takso en la jaro 2006 la urbo Gazni havis proksimume 48 700 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 30 425).

Gazni situas proksimume 130 kilometrojn sudokcidente de la urbo Kabulo, sur ebenaĵo 2 219 metrojn super la marnivelo. Ĝi fondiĝis iam en la antikva epoko, laŭ legendo ĉirkaŭ la jaro 1500 antaŭ nia erao, kaj estis konkerita fare de la armeo de la persa reĝo Kiro la 2-a, ekde tiam estante parto de la Persa Imperio. Ĝis la 7-a jarcento, la urbo estis verva centro de budhismo, sed tiam armeo de araboj konkeris la regionon kaj perglave konvertigis la loĝantojn al islamo, kvankam multja lokuloj longe rezistis al la islamigo. Fine de la unua jarmilo, la urbo iĝis la vigla centro de la Gaznavida Imperio, kiu ekzistis inter la jaroj 963 kaj 1187, kaj inkluzivis grandajn partojn de norda Barato, Persio kaj Centra Azio.