Gedo Senki (filmo)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
"La milita kroniko de Gedo"
Originala titolo げド戦記
Gedo Senki
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Daŭro 110 minutoj
Ĝenro animeo
Reĝisoro(j) Miyazaki Gorō
Produkto Studio Ghibli
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Gedo Senki (japane: げド戦記 [gedo senki], "La milita kroniko de Gedo", 2006) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli.

La reĝisoro estis Miyazaki Gorō, filo de Miyazaki Hayao.
La muzikon por tiu filmo komponis Terashima Tamiya.

La rakonto de la filmo sekvas la novelon "Earthsea" [= TeroMaro] de Ursula K. Le Guin.

Enhavo

[redakti] Intrigo

Tiu filmo ludas en fantazia mondo loĝata de homoj kaj drakoj. Ĝi rakontas la batalon de la sorĉisto Gedo por restaŭri la magion, kiu ŝajnas malaperi paŝon post paŝo.

[redakti] Ĉefaj personoj

En la mondo de TeroMaro ĉiuj loĝantoj havas du nomojn: la kutima nomo, plej ofte donita laŭ iu besto, planto aŭ juvelo, kaj la vera nomo, kiun al homo donas ties patrino post ritualo de plenkreskiĝo kaj kiun tiu devas ĉiam teni en sekreto, ĉar alie iu malica spirito aŭ sorĉisto povas uzi ĝin kontraŭ la homo. En Gedo Senki nur la vera nomo de ĉefa rolulo (Gedo) estas defaŭlte konata, aliaj roluloj ĉi-sube estas listigitaj nur per kutimaj nomoj.

  • Hajtaka / Gedo (japane: ハイタカ [hajtaka], laŭvorte: "nizo" / げド [gedo])
Sorĉisto.
  • Aren (japane: アレン )
Junulo, princo de Enraddo ).
  • Terū (japane: テルー )
Junulino.
  • Kokuō (japane: 国王 [koku-ō])
Reĝo de Enraddo, kaj patro de Aren.
  • Ōhi (japane: 王妃 [ō-hi])
Edzino de la reĝo de Enraddo, kaj patrino de Aren.
  • Kumo (japane: クモ [kumo], laŭvorte "araneo")
Sorĉisto.
  • Usagi (japane: ウサギ [usagi], laŭvorte "leporo")
Subulo de la sorĉisto Kumo.
  • Tenā (japane: テナー [tenā])
Longtempa amikino de Gedo.

[redakti] Filmo

La filmo Gedo Senki aperis en la japanaj kinoj en 2006, je novembro 2006 ankaŭ en DVD.

[redakti] Titolo en aliaj lingvoj

lingvo titolo signifo
angla Tales from Earthsea rakontoj el TeroMaro
finna Maameren tarinat rakontoj de TeroMaro
franca Les Contes de Terremer la rakontoj de TeroMaro
hispana Cuentos de Terramar rakontoj de TeroMaro
itala I Racconti di Terramare la rakontoj de TeroMaro
japana げド戦記 (la) milita kroniko de Gedo
normĉina 格得戰記 (la) milita kroniko de Géde [= Gedo]
pola Opowieści z Ziemiomorza rakontoj el TeroMaro
rusa Сказания Земноморья legendoj de TeraMaro

[redakti] Libroj

En 2006 en Japanio aperis la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri Gedo Senki eldonita de Tokuma Shoten.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj