Geja paniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geja paniko (angle Gay panic) estas termino uzata por priskribi leĝan defendon kontraŭ iuj krimoj. Specife, kiam homo asertas ke ili faris perfortan krimon (ekz, atakon aŭ murdon) kontraŭ samseksa homo ĉar tiu homo supozeble samsekseme flirtis aŭ proponis seksumi, tio estas "geja paniko". La defendo ne ofte evitas konvikton, sed ofte malpliigas la punon.

La pravigo estas ke negeja homo povas ofendiĝi aŭ koleriĝi pro tia seksuma aŭ ama propono tiom multe ke li dumtempe freneziĝas kaj faras agon (ekz, murdon) kiun li kutime ne farus. Multaj homoj kritikas tian defendon.

Oni ofte uzas la defendon en Usono, precipe en sudaj ŝtatoj kaj en malgrandaj urboj kaj kamparoj, kie multaj homoj malaprobas samseksemon. La defendo efikas pro la ofta socia timo kaj malaprobo de samseksemo. Fama ekzemplo estas la kazo de Matthew Shepard, kies du murdistoj diris ke Shepard flirtis kaj tiom kolerigis ilin ke ili murdis lin.

La defendo "geja paniko" ankaŭ estas uzata en kazoj pri perforteco kontraŭ transgenruloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]