Matthew Shepard
Matthew Wayne SHEPARD (naskiĝis la 1-an de decembro 1976 en Casper, Wyoming, mortis la 12-an de oktobro 1998 en Fort Collins, Kolorado) estis usona studento de Universitato Wyoming, brutale murdita je la aĝo de 22 jaroj. Esploro de polico dokumentis, ke unu motivo de murdo estis malamo al samseksemuloj.
La 22-jara Aaron McKinney kaj 21-jara Arthur Henderson logis Matthew Shepard el universitata kampuso mallonge post noktomezo 7-an de oktobro 1998. Ambaŭ interfiksis renkontiĝon kun li, parolante al Matthew, ke estas gejoj. Li estis forkaptinta kaj forveturinta al homevitaj terenoj Sherman Hills, oriente de urbo. Tie, post alligo al ĉirkaŭbaro, estis batita kaj torturita. La krimuloj forlasis lin tie, por ke li mortu. Nokte temperaturo ĉirkaŭeje falis al proksimume nulo.
18 horojn poste Shepard estis hazarde trovita de iu biciklisto, kiu komence pensis ke li estas birdotimigilo. Tiam li ankoraŭ vivis, tamen estis en komato. Matthew mortis kvar tagojn poste en malsanulejo je 12:53, daŭre en komato.
La kialo de morto estis vundoj je lia cerbo. Krevaĵo de kranio estis el malantaŭo de kapo eĉ al dekstra orelo. Sur vizaĝo kaj kapo li havis dek du vundojn, kiujn ne kuraĝis operacii la kuraciistoj.
Ambaŭ krimuloj estis ligitaj al religia movado de loka pastoro, kiu aktive propagandis kontraŭ samseksemuloj. En juĝejo ili senkulpigis sin poste asertante, ke laŭ ili Dio malamas samseksemulojn kaj ke ili estas kondamnitaj por eterna damno. Juĝo kondamnis ilin por puno de vivdaŭra malliberigo.
Por memorigo [redakti]
- Lin memorigas fondaĵo de lia nomo – Matthew Shepard Foundation.
- Pri historio de Matthew Shepard oni faris kelkajn filmojn, i.a.:
- Anatomy of a Hate Crime reĝisore Tim Hunter en 2001 jaro,
- Projekto Laramie (The Laramie Project) reĝisore Moisés Kaufman en 2002 jaro,
- The Matthew Shepard Story reĝisore Roger Spottiswoode en 2006 jaro.
- Elton John dediĉis al li albumon Songs from the West Coast en 2001 jaro.