Gelateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gelateno estas proteina substanco, solida sed mola, kiun oni ekstraktas el la ostoj, kartilagoj kaj feloj (haŭtoj).

Ĝia E-numero estas E441.

Ĝia ATC-kodo estas B 05 AA 06.[1]

Preparado

La gelateno estas produktata el la feloj kaj ostoj de ĉefe porkoj kaj bovoj kaj kelkfoje de birdoj aŭ fisxoj. Post hidrolizo ĝi estas longdaŭre infuzita en varmega akvo. Samkiel la infuziĝo de buljono la solveblaj elementoj solviĝas. Poste la rezultato estas densigita kaj sekigita.

Religiaj kaj principaj aspektoj

Anoj de kelkaj religiaj grupigoj (islamanoj, judoj), kiuj nur rajtas manĝi halalekoŝere, ne volas uzi gelatenon kiu eble devenas de porkoj aŭ bovoj; ankaŭ vegetalanoj kaj vegetaranoj plejofte ne uzas ĝin pro la besta deveno. Ofte ĝi estas antataŭigita de agaragaro, kiu estas farita el algoj.

Referencoj