Generacio Y (blogo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Yoani Sánchez.

Generacio Y (hispane Generación Y) estas persona blogo de la kubanino Yoani Sánchez.En ĉi tiu blogo ŝi priskribas plurajn ĉiutagajn aferojn de la vivo en Kubo. Ĝi havas tradukojn de la hispanlingvaj artikoloj al 19 lingvoj inkluzive de la litova,greka, finna, korea kaj hungara inter aliaj. Laŭ ĝia enkonduko: "Generacio Y estas blogo inspirita en personoj kiel mi, kun nomoj kiuj komenciĝas aŭ enhavas "i grekan". Naskiĝintaj en la Kubo de la 70-aj kaj 80-aj jaroj, markitaj pro la kamparlernejoj, rusaj animaciaĵoj, la kontraŭleĝaj eliroj eksterlanden kaj la frustradon. Pro tio mi invitas al Yanisleidi, Yoandri, Yusimí, Yuniesky kaj aliaj kiuj havas tiun "i greka" por ke vi legu kaj komentu".

Ĉi tiu blogo estis premiita de diversaj amaskomunikiloj sed la kuba registaro neniam permesis la eliron de la aŭtoro por persone ricevi ilin. Ĉar en Kubo interreto estas malpermesata al granda parto de la loĝantaro ŝi devas pagi interret-karton kiu kostas ĉ. duono de monata salajro en Kubo aŭ sendi la artikolojn per poŝtelefonaj mesaĝetoj por ke alia persono publikigu ilin.

Post la famiĝo de la blogo, la kubaj aŭtoritatoj cenzuris ĝin kaj blokis la blogon kune kun aliaj kubaj blogoj kiuj denuncas la malrespekton al la homaj rajtoj en la insulo aŭ simple rakontas pri la nuntempo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Generacio Y