Genizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 30° 00′ 21″ Nordo 31° 13′ 52″ Oriento / 30.0057944 °N, 31.2310222 °O / 30.0057944; 31.2310222 (mapo) La genizagenizo (hebree: גניזה stokejo; plurale: genizot) estas stokejo, rezervejo en sinagogo, en ties proksimo, en la juda tombejo, kie la religiaj judoj provizore stokas la neuzeblajn, sed ne neniigeblajn verkojn, dokumentojn, librojn.

Laŭ ritoj de la juda religio, oni ne povas neniigi tiujn damaĝitajn, foruzitajn verkojn, kiuj enhavas la nomon de Dio. Se en iu libro aperas la kvar literoj de la hebrea alfabeto JHVH (jehova; nomo de la dio en la hebrea) tiam oni ne povas neniigi ĝin. Laŭ la religiaj ritoj, tio estas akceptebla, se oni entombigas ĝin per konvena rito. Ĝis la oficiala entombigo, oni rezervas ilin en genizo, protektante ilin je profanado. Tio estis aplikata ne nur pri religiaj verkoj, sed ankaŭ pri personaj dokumentoj, kontraktoj, leteroj.

Ofte okazis, ke la ekzisto de la genizo estis forgesita aŭ la entombigo de la verkoj ne okazis pro io. La pli poste malkovritaj genizoj donas valoran fontomaterialon por la esploristoj. La plej fama genizo estas la Genizo de Kairo, kiun malkovris en 1864 Jacob Saphir kaj kiun studadis Solomon Schechter.