Georg Michaelis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Georg MICHAELIS (n. 8-an de septembro 1857 en Haynau, Silezio; m. 24-an de julio 1936 en Bad Saarow, Brandenburgio) estis germana juristo kaj politikisto. En 1917 li estis dum tri kaj duona monatoj regna kanceliero (ĉefministro) kaj prusa ĉefministro.

Li venis el jurista familio kaj studis juron en Breslau, Leipzig kaj Würzburg. De 1885 ĝis 1889 li instruis juron en Tokio. En Germanio li faris karieron de ŝtatoficisto. En 1909 li fariĝis subŝtatsekretario (vicministro) en la prusa ministerio pri financoj.

Dum la unua mondmilito estis fakte ne la imperiestro, sed la supera armea gvido kiu faris Michaelis posteulo de Theobald von Bethmann-Hollweg kiel kanceliero. Michaelis estis preskaŭ tute nekonata, kiam la 14-an de julio 1917 li fariĝis surprize kanceliero kaj prusa ĉefministro.

La nepolitika oficisto estis troŝarĝata de siaj novaj taskoj. Jam post kvin tagoj li faris la parlamentan plimulton malamiko, kial li publike bagateligis la pacrezolucion de la parlamento. Cetere li kontraŭis al demokratiaj reformoj. Jam la 31-an de oktobro 1917 li demisiis. Li malakceptis ministran postenon en la nova kabineto.

En 1918/1919 Michaelis estis supera prezidanto de la prusa provinco Pomerio. Poste li aliĝis al la konservativa Deutschnationale Volkspartei kaj engaĝiĝis en la luterana landa eklezio.