George David Woods

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George David Woods
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1901 (1901-07-27)
en Bostono
Morto 20-an de aŭgusto 1982 (1982-08-20) (81-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo bankisto • ekonomikistopolitikisto
vdr

George David WOODS (27a de Julio, 1901 – 20a de Aŭgusto, 1982) estis usona bankisto. Li servis kiel prezidento de la Monda Banko el Januaro 1963 ĝis Marto 1968.

Li plialtrangiĝis en la kompanio Harris, Forbes & Co. En 1930 la firmo estis akirita de Chase Bank, kaj Woods iĝis vicprezidanto de la nova firmao; li poste iĝis vicprezidanto kaj membro de la stabanaro de la investobankaro de la First Boston Corporation, ĵus formita kompanio de sekureco. First Boston iĝis unu el la plej granda investobankaj firmoj en Usono, kaj Woods ludis gravan rolon en ĝi. En 1947 li iĝis unu el du plenum-vicprezidantoj, poste en 1948 li iĝis prezidanto de la plenumkomitato. Poste, en 1951 Woods iĝis prezidanto de la stabanaro.

Dum la enpostenado de Woods en la Monda Banko okazis ties transformado en pli tutmonda institucio. Oni notis, ke li laboris por korekti la abismon inter riĉuloj kaj malriĉuloj, kaj inter Nordo kaj Sudo. Dum lia enpostenado, estis kreita la Internacia Centro por Aranĝo de la Investaj Disputoj por internacia arbitracio, establita en 1966 por solvado de juraj disputoj kaj reamikigo inter internaciaj investistoj kaj la ŝtatoj.