George Enescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Enescu

George ENESCU [ĜOrĝe eNEsku] [d​͡ʒe̯ord​͡ʒe eˈnesku] (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1881 en Liveni, mortis la 4-an de majo 1955 en Parizo) estis rumana komponisto, violonisto kaj instruisto.

Biografio

Juna Enescu

Li naskiĝis en la vilaĝo Liveni (poste alinomita al "George Enescu" por honori lin) kiu estis en la distrikto Dorohoi, nuntempe en Botoşani. Li talentis frue en sia infanaĝo. Estante mirinfano, li komponis sian unuan komponaĵon kiam li aĝis kvin jarojn. Nelonge post tio, lia patro montris lin al la profesoro kaj komponisto Eduard Caudella. En la aĝo de sep jaroj, li eniris la Vienan Konservatorion, kie li studis kun Joseph Hellmesberger, Jr., Robert Fuchs kaj Sigismund Bachrich. Li diplomiĝis antaŭ sia 13a naskotago, gajnante la arĝentan medalon. En siaj vienaj koncertoj la juna Enescu ludis komponaĵojn de Brahms, Sarasate kaj Mendelssohn. En 1895 li iris al Parizo por daŭrigi sian studadon. Li studis violonon kun Martin Pierre Marsick, agordojn kun André Gédalge kaj komponadon kun Jules Massenet kaj Gabriel Fauré. Multe da liaj verkoj estis influitaj de la rumana popolmuziko. Liaj plej popularaj komponaĵoj estas la du Rumanaj rapsodioj (No. 1 kaj No. 2), la opero Œdipe kaj la suitoj por orkestro. Li komponis kvin simfoniojn (el kiuj du restis nefinitaj), simfonian poemon Vox maris kaj multe da ĉambromuziko (tri sonatojn por violono kaj piano, du por violonĉelo kaj piano, pianotriopon, kvartetojn kun piano kaj sen piano, ventodeketo, okopon por arĉinstrumentoj, pianokvinteton kaj ĉambrosimfonion por dek du instrumentoj). La juna Ravi Shankar memoris en la 1960aj jaroj kiel Enescu, kiu havis evoluintan profundan intereson en la orienta muziko, provludis kun la frato de Shankar, Uday Shankar, kaj liaj muzikistoj.

Eksteraj ligiloj

Partituroj