Gerő Mály

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerő Mály

MÁLY Gerő [ma:li] estis armendevena hungara aktoro, komikulo naskiĝinta en Székudvar la 1-an de aŭgusto 1884 kaj mortinta en Novjorko komence de julio 1952.

Kariero

Gerő Mály infanaĝis en Arad. Post debuto en provinco li ludis en Budapeŝto en Vígszínkör, Angolpark, Apolló Kabaré. Poste ekde 1921 en la Városi Színház, en jaroj 1923, 1929; 1931-32 en la Belvárosi Színház, en jaroj 1924, 1928-35 en la Vígszínház, en jaroj 1927, 1930, 1932 en la Magyar Színház, en jaroj 1936-37 en la Pesti Színház. En 1946 li elmigris en Usonon, kie komence li figuris figurantojn en kelkaj filmoj, poste inter 1949-1952 li laboris en kuirejo de hungara restoracio de Novjorko. Li ludis same en multe da filmoj.

Fonto