Geraldine Chaplin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geraldine Chaplin

Geraldine CHAPLIN (naskiĝis la 31-an de julio 1944 en Santa Monica, Kalifornio) estas usona aktorino.

Ŝi estas filino de Charlie Chaplin kaj de lia lasta edzino Oona O'Neill.

En la aĝo de ok jaroj ŝi ricevis sian unuan rolon, en la filmo Limelight (1952). Samjare ŝi venis al Eŭropo. Ŝi vizitis lernejon en Svislando kaj decidis fariĝi dancistino. En la jaro 1965 ŝi ricevis sian unuan pli grandan rolon: apud Omar Sharif ŝi aperis en la filmo Doctor Zhivago. Sian baletan karieron ŝi post tiu ĉi internacinivela sukceso ĉesigis.

Ŝi tiutempe enamiĝis al la hispana reĝisoro Carlos Saura. La paro pasigis multajn jarojn kune kaj kunlaboris en naŭ filmoj.

Geraldine Chaplin aperis en aro da filmoj, en Europo kaj Usono. Ŝi estas patrino de du idoj.

Listo de filmoj

  • Limelight (1952)
  • Doctor Zhivago (Usono, 1965)
  • A Countess from Hong-Kong (Britio, 1967)
  • Peppermint Frappé (Hispanio, 1968)
  • La madriguera (Hispanio, 1969)
  • La casa sin frontera (Hispanio, 1971)
  • Sur un arbre perché (Francio, 1971)
  • Ana i los lobos (Hispanio, 1973)
  • Nashville (Usono, 1975)
  • Cría cuervos... (Hispanio, 1975)
  • Welcome to L.A. (Usono, 1976)
  • Roseland (Usono, 1977)
  • Elisa, vida mía (Hispanio, 1977)
  • Remember My Name (Usono, 1978)
  • White Mischief (Britio, 1987)
  • The Moderns (Usono, 1988)
  • Chaplin (filmbiografio, Usono/Francio/Britio, 1992)
  • The Age of Innocence (Usono, 1993)
  • Jane Eyre (Britio/Francio/Italio/Usono, 1995)
  • The Odyssey (Usono, 1997)
  • Habla con ella (Hispanio, 2002)