Rondfolia geranio
Aspekto
(Alidirektita el Geranium rotundifolium)
Rondfolia geranio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geranium rotundifolium L
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Rondfolia geranio (Geranium rotundifolium L.) estas geranio, nome jara herbeca planto el la familio geraniacoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]- La planto harplenas kaj posedas tigojn de 10 ĝis 30 cm altajn, plej ofte starajn.
- Ĝiaj harozaj folioj posedas longan petiolon. Ili duonrondas (pro tio la specinomo) kaj manforme dividiĝas en 5-7 loboj preskaŭ tiom larĝaj kiom longaj. Ili ĉirkaūkreskas je la bazo kaj poste kontraŭstaras.
- La floroj etas kaj rozkoloraj. La 5 verdaj sepaloj liniformas kaj longas 5-6 mm. La 5 petaloj intense rozkoloras kaj blankas ĉe la bazo. Ili ne dividiĝas pinte. La infloresko estas cumo kun du floroj. La frukto estas glata (ne sulkoza).
Kreskloko
[redakti | redakti fonton]Ĝi kreskas de aprilo ĝis septembro en kampoj, longe de vojoj, de heĝoj kaj en ĝardenoj en okcidenta Azio, norda Afriko kaj Eŭropo.