Gergely Makkai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gergely Makkai
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1952 (1952-04-07)
en Târgu Mureș
Morto 29-an de marto 2024 (2024-03-29) (71-jaraĝa)
en Săbed
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Universitatea Babeș-Bolyai
Okupo
Okupo politikistokomputosciencisto
vdr

Gergely Makkai [gergej makai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Makkai Gergely estis rumania hungara politikisto, meteologo, komputikisto.

Gergely Makkai [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1952 en Târgu Mureș kaj mortis la 29-an de marto 2024.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gergely Makkai apartenas al la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis liceon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Universitato Babeș–Bolyai en 1975. En la sekva jaro li eklaboris en hidrologia firmao, kie li okupiĝis pri meteologiaj stacioj apud Mureș (rivero). Ekde 1980 li okupiĝis pri komputila reto de la menciita reto. Inter 2000 kaj 2004 li estis parlamenta deputito en la rumana parlamento. En 2003 li doktoriĝis en Universitato Reĝo Sankta Stefano en Gödöllő. Li kontribuis en diversaj gazetoj kaj loka radiostacio en sia naskiĝurbo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]