Germana Esperanto-Biblioteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bretaroj de la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen.
Malnova slipo-katalogo, kiu estas la bazo de hodiaŭa cifereca katalogo.
Karl Heinz Schaeffer en la Germana Esperanto-Biblioteko (2010)

La Germana Esperanto-Biblioteko estas la biblioteko de Germana Esperanto-Instituto. La kolekto troviĝas ek de 1989 en la urba biblioteko de la sudgermana urbo Aalen. Ĝi nun posedas preskaŭ 54.000 bibliografiajn unuojn, inter ili 24.100 libroformaj kaj 2478 periodajhaj titoloj kun pli ol 8.250 kompletaj jarkolektoj (stato fine de 2013). Kvin membroj de Esperanto-Grupo Alena kunlaboras en ĝi.

Post la morto de longjara direktoro Adolf Burkhardt en 2004 nova direktoro estas Utho Maier, ekde la 20-a de julio 2004. Afergvidanto de 1989 ĝis hodiaŭ estas Karl Heinz Schaeffer.

Centjariĝo

La 13-an de septembro 2008 oni solene festis la centjariĝon de la Biblioteko. La historion inter 1908 ĝis 2008 de la biblioteko {teksto en la germana} prezentis la biblioteka direktoro, diplomitaj inĝeniero kaj teologo Utho Maier, kaj la festprelegon faris profesoro Martin Haase, direktoro de la Germana Esperanto-Instituto. Ĉeestis ĉirkaŭ 70 personoj. Post la festakto, la afergvidanto de la biblioteko, Karl Heinz Schaeffer, malfermis ekspozicion pri la literaturaj perloj de la biblioteko en kvin vitrinoj. Vasta publiko uzis la eblecon dum la sekvantaj kvar semajnoj informiĝi pri Esperanto kaj planlingvoj ekde la jaro 1636 ĝis hodiaŭ.

Literaturo pri la biblioteko

  • Adolf Burkhardt: Deutsche Esperanto-Bibliothek Aalen in: Handbuch der historischen Buchbestände in Deutschland. Band 7: Baden Württemberg und Saarland, A-H. p. 41-43. [Hildesheim, ...] Olms, [1994].- 4 p. [1]
  • Barbara Brandenburg: Die Esperanto-Bibliothek in Aalen. [Bonn]: Eld. Fachhochschule für das öffentliche Bibliothekswesen, [1995].- 69 p.
  • Utho Maier/Karl Heinz Schaeffer: Deutsche Esperanto-Bibliothek Aalen. 19 Jahre im neuen Zuhause Aalen - Beschreibung in Rückblick und Ausblick - Aktualisierte Ausgabe aus Anlaß der Jubiläen "100 Jahre Deutsches Esperanto-Institut" und "100 Jahre Deutsche Esperanto-Bibliothek" - [fakte eld. 5, germanigita] - Aalen, Germana Esperanto-Biblioteko, 2008. - 44 p. [2]
  • Utho Maier/Karl Heinz Schaeffer: La Germana Esperanto-Biblioteko. Hieraŭ, hodiaŭ - kaj kio morgaŭ? - 19 jarojn en la nova hejmo Aalen - Historio, aktuala stato, perspektivoj. (Speciala [5-a] eldono de resumo konciza pri "La stato de la 100-jara Germana Esperanto-Biblioteko Aalen - 2008) - Aalen, Germana Esperanto-Biblioteko, 2008. - 28 p. [3], aperis ankaŭ en: Aktoj de la kolokvo "Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj", 19-20 oktobro 2007 Vieno; Detlev Blanke (red.), Rotterdam ĉe UEA [2009]. p. 33-45 sub titolo "La stato de la 100-jara Germana Esperanto-Biblioteko Aalen en la jaro 2008 - Historio kaj perspektivoj"

eldonoj antikviĝintaj, eble nur historie interesaj

  • Karl Heinz Schaeffer: La Germana Esperanto-Biblioteko / Die deutsche Esperanto-Bibliothek. Trad. de Karl Heinz Schaeffer - [1. eld.] - [Aalen]: Eld. Germana Esperanto-Biblioteko, [2003]. - 28 p.
  • Karl Heinz Schaeffer: La Germana Esperanto-Biblioteko / Die deutsche Esperanto-Bibliothek. Trad. de Karl Heinz Schaeffer - [2. eld.] - [Aalen]: Eld. Germana Esperanto-Biblioteko, [2004]. - 28 p.

Aliaj projektoj


Eksteraj ligiloj

greke Hejmpaĝo (en la germana) greke Regularo (en Esperanto)