Gert Fröbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gert FRÖBE [get frebe], aŭ realnome: Karl-Gerhart FRÖBER (naskiĝis la 25an de februaro, 1913, mortis la 5an de septembro, 1988) estis germana aktoro.

Li naskiĝis en Planitz (nuntempe parto de Zwickau). De 1933 ĝis 1935 li laboris kiel sceneja pentristo en Dresdena teatro, kie la aktoro Erich Ponto malkovris lian talenton kaj fariĝis lia unua instruisto pri aktorado.

En la jaro 1937 Gert Fröbe ricevis sian unuan engaĝon en la teatro de Wuppertal, poste li laboris en Frankfurto ĉe Majno, Vieno kaj Munkeno. Kiel filmaktoro li famiĝis en 1949: per rolo en la filmo Berliner Ballade. La James Bond-filmo Goldfinger famigis lin ankaŭ internacinivele.

Gert Fröbe mortis en 1988 en Munkeno.


Listo de filmoj

  • Berliner Ballade (Germanio, 1949)
  • Les héros sont fatigués (Francio, 1955)
  • Es geschah am hellichten Tag (Svislando, 1958)
  • Goldfinger (Britio, 1964)
  • Those Magnificent Men in their Flying Machines (Usono, 1965)
  • Paris brûle-t-il ? (Francio/Usono, 1966)
  • Chitty Chitty Bang Bang (Britio, 1968)
  • Das Schlangenei (Germanio/Usono, 1976)


Eksteraj ligiloj

greke http://www.prisma-online.de/tv/person.html?pid=gert_froebe greke http://www.djfl.de/entertainment/stars/g/gert_froebe.html greke http://www.film-zeit.de/home.php?action=result⊂=person&person_id=8847