Gertrude Stein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gertrude Stein fotita de Carl Van Vechten en 1935

Gertrude STEIN (naskiĝis la 3-an de februaro 1874 en Pittsburgh, mortis la 27-an de julio 1946 en Parizo) estis usona verkisto, poeziisto kaj feministo, loĝanta en Parizo dum granda parto de sia vivo. Ŝi estis tre grava por la disvastigo de moderna arto. Plimulto de vivo ŝi loĝis en Francio.

Ŝi estas la aŭtoro de fama frazo "Rozo estas rozo, estas rozo, estas rozo" kiu ordonas interpreti aĵojn same kiel ili estas.

Stein estis lesbanino. En 1907 ŝi ekkonis Alice B. Toklas, kiu estis ŝia vivpartnero ĝis morto.