Alice B. Toklas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alice B. Toklas
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1877 (1877-04-30)
en San-Francisko
Morto 7-an de marto 1967 (1967-03-07) (89-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Vaŝingtonio vd
Familio
Amkunulo Gertrude Stein vd
Profesio
Okupo verkisto • aŭtobiografo • memuaristo vd
Verkado
Verkoj The Alice B. Toklas Cookbook vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alice Babette TOKLAS (30a de Aprilo 1877 – 7a de Marto 1967) estis uson-devena membro de la arta avangardo de Parizo en la komenco de la 20-a jarcento, kaj la dumviva koramikino de la usona verkistino Gertrude Stein.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝia pol-jud-devena familio loĝis en San-Francisko, ŝi mem vivis junaĝe sep jarojn en Seatlo, studis pianon en la Universitato de Vaŝingtonio kaj poste la familio revenis al San-Francisko.

Kvin monatojn post la detrua Tertremo de San Francisco (1906), Toklas translokiĝis al Parizo, kie ŝi renkontis kun Gertrude Stein. Tio markis la komencon de rilato kiu daŭris preskaŭ kvar jardekojn, kaj finis en 1946 pro la morto de Stein.[1] Kune ili gastigis salonon ĉe 27 rue de Fleurus, kiu altiris usondevenajn verkistojn, kiel Ernest Hemingway, Paul Bowles, Thornton Wilder, kaj Sherwood Anderson; kaj avangardajn pentristojn, kiel Picasso, Matisse, kaj Braque.

Kiel fidinda kunulino, amanto, kuiristo, sekretario, muzo, eldonisto, kritikisto, kaj ĝenerala organizanto de Stein, Toklas restis fona figuro, je la ombro de Stein, ĝis la publikigo fare de Stein de la "memorlibro" de Toklas en 1933 kun la provoka titolo The Autobiography of Alice B. Toklas (Membiografio de A.B.T.). Ĝi iĝis la plej bone vendita libro de Stein.[2]

Kvankam Gertrude Stein testamentis multon de sia havaĵo al Toklas, inklude sian artokolekton (kun kelkaj Picasso-oj) en sia apartemento de 5 rue Christine, la rilato de la paro ne havis juran agnoskon. Ĉar multaj pentraĵoj estis ege valoraj, la parencoj de Stein plendis por ili, kaj fifnine elprenis ilin el la loĝejo de Toklas kaj metis ilin en banko, dum ŝi ferias. Toklas tiam devis dependi de amikoj kaj de verkado por vivteni sin.[3] En 1954, Toklas publikigis The Alice B. Toklas Cookbook, kuirlibro kiu miksas memorojn kaj receptojn, inter kiuj unu enhavanta kanabon iĝis skandala kaj inspira por la Kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj.[4] Sekvis dua kuirlibro en 1958, Aromas and Flavors of Past and Present, kiu ne estis aprobita de Toklas, ĉar ege notinkluda fare de Poppy Cannon, eldonisto de la gazeto House Beautiful. Toklas ankaŭ verkis artikolojn por kelkaj aliaj gazetoj, kiel The New Republic kaj The New York Times. En 1963, Toklas publikigis sian membiografion What Is Remembered (Kio estas memorita), kiu finas subite je la morto de Stein.

La lastaj jaroj de Toklas estis tre malfacila pro malsanoj kaj financaj problemoj. Ŝi konvertiĝis al la Katolika Eklezio en 1957.[5][6] Ŝi mortis malriĉa estante 89-jaraĝa, kaj estis entombigita apud Stein en la Tombejo Père Lachaise, Parizo, Francio;[7] ŝia nomo estis gravurita dorse de la tomboŝtono de Stein.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alice B. Toklas Life Stories, Books, & Links. Todayinliterature.com. Arkivita el la originalo je 1a de Marto, 2014. Alirita 4a de Decembro, 2013.
  2. Souhami, Diana – Gertrude and Alice: Gertrude Stein and Alice B.Toklas, London: Pandora, 1991. (ISBN 978-0044408338)
  3. Wagner-Martin, Linda – Favored Strangers: Gertrude Stein and Her Family, New Brunswick, NJ: Rutgers University Press, 1995, p. 269.
  4. . Go Ask Alice: The History of Toklas' Legendary Hashish Fudge (angle). Alirita 8a de Februaro, 2019.
  5. Green, David B., "This Day in Jewish History | 1967: Gertrude Stein's Lesbian Lover, Hash Brownie Publicist, Dies in Penury", Haaretz, 7a de Marto, 2016. Kontrolita 30a de Aprilo, 2020.
  6. Winslow, Art, "Behind the facade [sic]", Chicago Tribune, 6a de Oktobro, 2007. Kontrolita 30a de Aprilo, 2020.
  7. Wilson, Scott. Resting Places: The Burial Sites of More Than 14,000 Famous Persons, 3d ed.: 2 (Kindle Locations 44876-44877). McFarland & Company, Inc., Publishers. Kindle Edition.
  8. Linzie, Anna (2006), The True Story of Alice B. Toklas: A Study of Three Autobiographies, University of Iowa Press, (ISBN 978-0-87745-985-9), https://books.google.com/books?id=XGqCcEtct2oC&pg=PA1 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]