Gian Maria Volonté

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gian-Maria Volontè

Gian Maria VOLONTÈ [Ĝan Maria VOLONTE'] (naskiĝis la 9-an de aprilo, 1933, mortis la 6-an de decembro, 1994) estis itala aktoro.

Li naskiĝis en burĝa familio.

Li unue famiĝis pro sia elstara partopreno en la du unuaj vakerofilmoj de Sergio Leone, Per un pugno di dollari (Por manpleno da dolaroj) kaj Per qualche dollaro in più (Por kelkaj pliaj dolaroj), en kiuj li rolis kiel ĉeffiulo.

Li aperis ankaŭ en aliaj vakerofilmoj kun politika enhavo, Quien sabe? (Kiu scias?) de Damiano Damiani kaj Faccia a faccia (Vid-al-vide) de Sergio Sollima.

Poste li dediĉis sin ĉefe al politikaj filmoj, kaj metis sian talenton je la servo de sia komunista idealo.

Li mortis pro koratako la 6an de Decembro 1994 dum la preparado de la filmo "To Vlemma tou Odyssea" (la rigardo de Odiseo), de Teo Angelopoulos.

Eksteraj ligiloj

greke http://thanitart.com/gianmaria greke http://www.alkemik.com/gmv