Sergio Leone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sergio Leone en 1984

Sergio LEONE [serĝo leone] (naskiĝis la 3-an de januaro, 1929, mortis la 30-an de aprilo, 1989) estis itala reĝisoro.

Sergio Leone naskiĝis en Romo. Li famiĝis ĉefe per monumentaj kaj vakeraj filmoj, por ĉi-lastaj lia amiko Ennio Morricone komponis la filmmuzikon. Liaj filmoj montris la „sovaĝan okcidenton“ sen belaj pejzaĝoj kaj romantikaj scenoj, kaj tiel kreis novan tipon de vakeraj filmoj. Sergio Leone mortis en Romo.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Gli ultimi giorni di Pompei (Italio, 1959)
  • Il colosso di Rodi (Italio/Hispanio/Francio, 1961)
  • Per un pugno di dollari (Italio, 1964)
  • Il buono, il brutto, il cattivo (Italio, 1966)
  • C'era una volta il West (Italio, 1968)
  • Giù la testa (Italio, 1970)
  • Once upon a Time in America (Usono, 1984)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]