Gilbert Ledon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gilbert René LEDON (naskiĝis en 1931, mortis la 3-an de marto 2003) estis franca-brazila esperantisto, verkisto kaj eldonisto.[1]

Kovrilpaĝo de Sennaciece tra nia mondo, 1989.

Li naskiĝis en 1931 en Francio, en kamparana medio. Post sia esperantiĝo vizitis la kabaredon de la Tri koboldoj kaj ekaktivis en la SAT-medio. Li edziĝis kun german-devena brazila esperantistino Symilde Schenk Ledon, kaj uzis esperanton kiel hejmlingvon kun siaj infanoj. Profesie inĝeniero, li translokiĝis al Brazilo kie li post ioma tempo iĝis posedanto de la fabriko de manekenoj, en kiu li laboris. Tre aktivis en Esperantio sur plej diversaj kampoj. Konata kiel akra polemikisto, li publikigis artikolojn en multaj gazetoj, ĉefe en Monato kaj redaktis dum kelkaj jaroj la gazeton Liberecana Ligilo, eldonita de la liberecana frakcio de SAT.

Li publikigis proprakoste la revuon Brazilan Esperantiston dum kelka tempo. Ankaŭ la verkon Sennaciece tra nia mondo en kiu li akre rimarkas la diferencojn inter la diversaj popoloj, li eldonis proprakoste kaj vendis favore al Monato. Pro la mencio de tiuj diferencoj kelkaj kulpigis lin pri rasismo, kvankam li klare sbribas: "Tiuj diferencoj tute ne pravigas rasismon. Neniu raso, aŭ gento, havas mistikan mision super alia." [2]

Li mortis la 3-an de marto 2003 kun sia edzino okaze de trafikakcidento en Brazilo.

Verkoj

Politikaj

  • Moderna Mito: La Kolektiveco, SAT, 1986
  • Al la tero returne, 1992
  • Anarkia konstruo, 1997

Teĥnikaj

  • Manekenoj kaj ni (konstruaj datumoj pri manekenoj)
  • Hermetikaj pumpiloj(konstruaj datumoj)
  • Konstruu vian domon 2002 (teĥnikaj vortoj pri domkonstruado, ilustrita per desegnaĵoj)
  • Aviada terminaro, Fonto, 2002, 86p

Membiografiaj

  • Satana Anĝelo (e-o-franca-portugala), SAT, 1983
  • Sennaciece tra nia mondo, 1989
  • Familia lingvo = esperanto
  • Ikaro ne sonĝis

Beletraj

Primovadaj

Eldonoj

  • Karuseloj... de Sara LARBAR - 1987
  • La Evangelio de la Horo de Paul Berthelot 1990
  • Florville kaj Courval - de Markizo de SADE - 1992
  • Kiel kuiri sen viando - de Clara DE HESS - 1998 (kunlabore kun eld. Fonto)

Apero en filmoj

  • partoprenado en ronda tablo pri "Eldonaj kaj aŭtoraj rajtoj", Sorokabo-SP-BR - 1997

Rete legeblaj verkoj

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. La Merkato de aprilo 2003.
  2. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/06, paĝo 25: La libro kiun kelkaj rifuzas vendi verkita de Robert Robertson.