Gimnazio Ostrava-Zábřeh
Gimnazio Ostrava-Zábřeh | ||
---|---|---|
gimnazio | ||
Informoj | ||
fondodato | 1-a de septembro 2001 | |
Situo | ||
Geografia situo | 49° 47′ 40″ N, 18° 13′ 38″ O (mapo)49.794418.2273Koordinatoj: 49° 47′ 40″ N, 18° 13′ 38″ O (mapo) | |
lando | Ĉeĥio | |
urbo | Ostrava | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
jura formo | publik-bona korporacio en Ĉeĥio vd | |
| ||
Gymnázium, Ostrava-Zábřeh, Volgogradská 6a, kontribua organizaĵo | |
---|---|
Uzata mallongigo | Gymnázium Ostrava-Zábřeh |
Establinto | Moraviasilezia regiono |
Direktoro | Mgr. Vít Schindler |
Vicdirektoro | Mgr. Petr Říman |
Adreso | Volgogradská 2632/6a 700 30 Ostrava-Zábřeh |
Dato de fondo | 1-a de septembro 1957 |
Nombro de lernantoj | 466 (al la 1-a de februaro 2007) |
oficiala retejo de la lernejo | |
Fakoj de studado | |
| |
Gimnazio Ostrava-Zábřeh (oficiala nomo: Gimnazio, Ostrava-Zábřeh, Volgogradská 6a, kontribua organizaĵo) estas ŝtata gimnazio, kies establinto estas Moraviasilezia regiono. Historio de la lernejo datiĝas ekde la 1-a de septembro 1957. En lerneja registro la lernejo havas registritaj fakojn Gimnazio - ĝenerala kvarjara (79-41-K/401) kaj okjara (79-41-K/801), sed de la jaro 2001 ĝi malfermas sole klasojn de la okjara studa ciklo de ĉiutaga formo de studado.
Historio[redakti | redakti fonton]
- 1957: fondo de la lernejo sub la nomo Dekunujara mezlernejo en konstruaĵo de baza lernejo en strato Chrjukinova (komuna direkciejo en la baza lernejo)
- 1959: la lernejon forlasas la unuaj vizitintoj
- 1960: malfermo de dujara telestudado por membroj de ČSLA
- 1963: ŝanĝo de la nomo de lernejo je SVVŠ Ostrava-Zábřeh, memstariĝo de la mezlernejo
- 1968: fino de la studado de membroj de ČSLA
- 1969: ŝanĝo de statuto de la lernejo el SVVŠ je gimnazio kaj transloĝiĝo de la lernejo en novan konstruaĵon en strato Volgogradská
- 1972: la unuaj vizitintoj de la kvarjara studa fako de la gimnazio
- 1975: malfermo de dujara telestudado por membroj de SNB
- 1983: fino de telestudado por la membroj de SNB
- 1990: malfermo de unuaj klasoj de plurjara gimnazio
- 2001: en la lernejo abiturientiĝas lastaj studentoj de la kvarjara studado
Direktoroj[redakti | redakti fonton]
- 1957–1958: Josef Hrbáč
- 1958–1970: Antonín Tichý
- 1970–1985: PhDr. Zdeněk Mácha
- 1985–1987: Jaroslav Horník
- 1987–1990: PhDr. Hana Pohlídalová
- 1990–1992: RNDr. Jiří Chmela
- 1992–1993: RNDr. Helena Pětvalská
- 1993–2000: RNDr. Miroslav Haluzík
- 1993–2021: RNDr. Jiří Chmela
- 2021 Mgr. Vít Schindler
Vizitintoj[redakti | redakti fonton]
El iliaj vicoj rekrutiĝis kelke da konataj personecoj - ni nomu almenaŭ MUDr. Jiří Pekárek, prezidanto de Ĉeĥa stomatologia kamero, Bořek Slezáček, populara kantisto kaj moderatoro aŭ Jiří Sedláček, konata aktoro kaj moderatoro.