Girl with a Pearl Earring (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Vermeer: Junulino kun perla orelringo

Girl with a Pearl Earring (Junulino kun perla orelringo) estas brita/luksemburga filmo de Peter Webber, aperinta en 2003.

Temo

Delft, en la 17-a jarcento, ora epoko de nederlanda pentrarto. Por helpi siajn gepatrojn vivantajn en mizero, la juna kaj rave bela Griet dungiĝas kiel servistino en la domo de pentristo Johannes Vermeer. Ŝi prizorgas purigadon kaj la ses infanojn de la pentristo. Familio Vermeer havas financajn malfacilaĵojn, tamen ne volas ke tio sciiĝu. Iom post iom, la dommastrino montras teruran ĵaluzon kontraŭ Griet. Kaj Cornelia, unu el siaj filinoj, kiu malamas Griet, provas forpeli la junan servistinon. Sekve Griet devas fariĝis diskreta kaj tre obeema. Aferoj komplikiĝas kiam la pentristo rimarkas ŝian sentemecon kaj mildecon. Li iom post iom enkondukas ŝin en sian universon. Ju pli firmiĝas ilia intimeco, des pli disvastiĝas skandalo en la urbo.

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj