Girolamo Savonarola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skulptaĵo de Savonarola en Ferrara.

Girolamo Maria Francesco Matteo Savonarola naskiĝis en Ferrara la 21-a de septembro de 1452 kaj mortis en Florenco la 23-a de majo de 1498.

Savonarola estis religiulo de la dominikanoj, predikisto itala, konfes-prenisto de la guberniestro de Florenco, nome Lorenzo de Mediĉo, organizanto de la famaj vantofajroj, (aŭ "vantobruloj") kie la florencanoj estis invitataj forĵeti fajren siajn luksaĵojn, krome librojn nedecajn, kiaj tiuj de Giovanni Boccaccio. Li predikis kontraŭ lukso, lukro, malvirto de la povuloj kaj de la Eklezio, kontraŭ la pasi-serĉado de gloro kaj kontraŭ samseksemo, tiam nomata sodomio, kiu laŭ li estis en la tuta socio de Florenco, kie li vivis.