Glen Ridge
El Vikipedio
| Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Nov-Ĵerzejo. Se vi serĉas informojn pri urbo en Florido, vidu la paĝon Glen Ridge (Florido). |
| Glen Ridge | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Usono | |
| Ŝtato | Nov-Ĵerzejo | |
| Kantono | Essex | |
| Poŝtkodo | 07028 | |
| Telefona antaŭkodo | +1-973 | |
| Kodo laŭ GNIS | 0876626 | |
| Retpaĝaro | http://www.glenridgenj.org | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 7.271 (2000) | |
| Loĝdenso | 2.200 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
Koordinatoj: 40°48′18″N 74°12′17″U / 40.805°N, 74.20472°U | |
| Alto | 66 m | |
| Areo | 3,3 km² | |
Glen Ridge [glen riĝ] estas loko en kantono Essex en Nov-Ĵerzejo (Usono).
Glen Ridge situas en dense loĝata regiono, inter Bloomfield (oriente) kaj Montclair (okcidente). Ĝi apartiĝis de Bloomfield la 13-an de februaro 1895 rezulte de antaŭataga referendumo. Ĝi longas nord-sude ĉirkaŭ 5 km, sed larĝas nur inter 500 kaj 1000 metroj.
Glen Ridge konservis 665 gasajn strat-lampojn (stato: 2005), pli ol kvinonon de ĉiuj en tuta Usono.
Famuloj [redakti]
- Jon Brion, muzikisto, naskiĝis en Glen Ridge (1963)
- Horace Ashenfelter, sportisto, vivas en Glen Ridge
- Tom Cruise, aktoro, dum pluraj jaroj vivis en Glen Ridge
- Mario Pei, lingvisto, mortis en Glen Ridge (1978)