Goldendale (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
622-mm teleskopo Cassegrain ĉe ŝtata parko Observatorio Goldendale
Situo de Goldendale en Kantono Klickitat

Goldendale estas malgranda agrikultura urbo en Kantono Klickitat, Vaŝingtonio, Usono; ĝi estas la administra sidejo de la kantono. La loĝantaro estis 3 407 homoj en 2010, 9,4%-e malpli ol en 2000. Ĝia poŝtkodo (ZIP) estas 98620. Goldendale situas ĉe 45° 49′ 16″ N 120° 49′ 17″ U / 45.82111 °N, 120.82139 °U / 45.82111; -120.82139 (mapo) (45.821117, -120.821380). Laŭ la Usona Buroo de la Censo, Goldendale enhavas 6,1 km2 da areo, ĉiom sektera. La alteco estas 499 m super marnivelo. Ĝiaj kodoj laŭ la landaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-27435 kaj 1505168 respektive.[1]

Historio

Frua setlinto John Golden donis sian nomon al la urbo en 1872, kaj ĝi oficiale municipiĝis en 1879. Kvankam la urbo restas la ekonomia centro de sia valo, ĝi multe suferis je financo kaj dungado pro la fermiĝo de aluminia fabriko, kiu antaŭe estis la ĉefa motoro de la loka ekonomio.

La 9-an de juno, 1918, William Wallace Campbell, estro de la Observatorio Lick en Kalifornio, kaj astronomo Heber Curtis vojaĝis al Goldendale por observi plenan eklipson, provante per fotoj pri la korono de la suno konfirmi ke la suna gravito ŝanĝas la ŝajnan lokon de steloj, flankentirante ilian lumon dum ĝi preterpasas la sunon. Iliaj fotiloj ne sufiĉis por la tasko, do la Teorio de Relativeco de Einstein restis nekonfirmita tiurilate ĝis novembro 1919.[2][3]

En 1973 dediĉiĝis la Observatorio Goldendale, nun la ĉefa turisma allogaĵo de la urbo. Depost 1980 la observatorio apartenas al la Vaŝingtonia parka sistemo.[4]

Industrio

Kulturo

Turismo

Geografio

La rivero Little Klickitat fluas tra Goldendale.

Demografio

Klimato

Citaĵoj

  1. http://factfinder.census.gov/ United States Census Bureau. Retrieved 2008-01-31.
  2. Campbell, W.W. "Clouds Fall Away For Solar Eclipse",[1] "The New York Times", June 10, 1918, accessed December 2, 2010.
  3. Crelinsten, Jeffrey. "Einstein's Jury: The Race to Test Relativity". Princeton University Press, 2006. [2]
  4. Goldendale Observatory Homepage

Eksteraj ligiloj