Gonda lingvo
El Vikipedio
| Gonda lingvo | |
| Gondi | |
| Parolata en | Barato |
| Denaskaj parolantoj | ĉ. 2 milionoj |
| Skribo | nagario kaj la telugua |
| Lingvaj kodoj | |
|---|---|
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-2 | gon |
| ISO 639-3 | gon (makrolingve); ggo (suda gonda); gno (norda gonda) |
La makrolingvo gonda (propralingve: gondi; en la nagario, गोंडी; en la telugua గోండి) estas parolata de la etnogrupo Gondi en centra kaj suda Barato. Ĝi apartenas al la familio sudcentra-dravida, kaj estas parolata de ĉ. 2 milionoj da homoj.[1][2]
Sub la makrolingva rubriko "gonda", la barata registaro inkluzivas la dialektojn dorli, gondi, kalari, maria kaj muria.[3] Ethnologue listigas du lingvogrupojn sub la gonda: nordan gondan,[4] kaj sudan gondan,[5] ĉiu el kiuj inkluzivas multajn dialektojn.