Gorodki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gorodki

emblemo

Russian folk game
vdr
Gorodki ludo en vilaĝo. Desegnis A.Zemcov, gravuris P.Daedanc e 1917

Gorodki (ruse городки) estas rusa populara sporta ludo, en kiu oni celas per ligna klabo (L=ne pli ol 1.0m) elbati kvin lignajn cilindrojn (L=0.2m, D=5 cm) el surtera tereno nomata "urbeto" (2.0m x 2.0m). La cilindroj (gorodki) formas unu post unu 15 figurojn, kiujn ludanto devas sinsekve elbati troviĝante en du pozicioj: komence - en "kon" (distance 13.0m de urbeto) kaj post sukcesa ĵeto li proksimiĝas al "polukon" (6.5m).

Plej malfacila figuro estas "Letero", kiun oni elbatas nur el la kon, kondiĉe, ke unue ĝin necesas "malsegeli", t.e. per klabo forĵeti nepre la centran cilindron kaj poste - la restintajn.

La ludo estas individuala kaj teama. Venkinto estas persono aŭ teamo uzinta minimuman kvanton de ĵetoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mencio pri la ludo estas trovita en analoj de la Kieva Regno. Ekde la 18-a jarcento ĝi fariĝis amasa. Reguloj estis kodigitaj en 1923, kiam oni organizis la unuan universalan konkurson en Moskvo.

En 1933 estis akceptitaj la novaj reguloj de la ludo, kiujn oni aplikas ĝis nun.

Laŭ oficialaj taksoj en la 60-70 jaroj de la 20-a jarcento en la Sovetunio la nombro da ludantoj estis proksimume 350,000.

Nuntempe ekzistas konkursoj por la Eŭropa kaj por la Monda Pokaloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Пугачев В.Ф. Городки (Pugaĉev V.F. Gorodki) — ISBN 5-278-00216-6.
  • Деревенский Б. Г. История игры в городки.(Derevenskij B.G. Historio de la Gorodki ludo) - ISBN 5-91233-019-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] oficiala retejo de la Internacia Federacio de Gorodki Sporto IFGS ruse
  • [2] La Rusia Federacio de Gorodki Sporto ruse
  • [3] video