Gotthold Ephraim Lessing
Etoso
Gotthold Ephraim LESSING (naskiĝis la 22-an de januaro 1729 en Kamenz; mortis la 15-an de februaro 1781 en Braunschweig) estis germana verkisto, ĵurnalisto kaj filozofo.
La granda reprezentanto de la raciismo verkis komediojn kaj tragediojn, poemojn, fablojn kaj rakontojn. Liaj idealoj estis humaneco, libereco kaj toleremo. Li kontraŭis antaŭjuĝojn kaj la kuratorecon de la eklezio kaj la nobelaro.
Verkoj
- Der junge Gelehrte (1748)
- Die Juden (1754)
- Der Freygeist (1755)
- Miss Sara Sampson (1755)
- Philotas (1759)
- Fabeln (1759)
- Laokoon (1766)
- Minna von Barnhelm (1767)
- Emilia Galotti (1772)
- Nathan der Weise (1779)
En Esperanto aperis
- Minna de Barnhelm (Minna von Barnhelm), komedio en kvin aktoj. Tradukis Adolf Reinking. Wolfenbüttel: Heckner, 1910. 84 paĝoj.
- Fabloj de Lessing. Tradukis Ludwig Emil Meier. Leipzig: Esperanto-Propaganda Instituto, [1912]. 16 paĝoj. (Dekspesdeka Biblioteko Esperantista 8.)
- Natan la saĝulo (Nathan der Weise), drameca poemo en kvin aktoj. Tradukis Karl Minor. Berlin [k.a.]: Ellersiek & Borel, 1923. 208 paĝoj. (Nova Esperanto-Biblioteko 9.)
- La spiritoj (tr. Vaŭ-be, Esperanto, 1927, n-ro 12, p. 219)
- Fabloj. Tradukis Reinhard Haupenthal. Saarbrücken: Iltis, 1985. 41 paĝoj. (Jubilea Eldon-Serio 2, Beletro Tradukita 13.)
Rete legeblas
Eksteraj ligiloj
- Biografio (germane)
- Lessing-Akademio Wolfenbüttel (germane)