Granda Ĉilia Tertremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Strato de Valdivia post la tertremo de la 22a de Majo 1960

La Tertremo de Valdivia en 1960 aŭ simple la Granda Ĉilia Tertremo (en hispana Terremoto de Valdivia/Gran terremoto de Chile) okazinta la 22an de majo 1960 estas ĝis nun la plej forta tertremo iam registrita surtere, kun forto 9.5 laŭ la Momant-magnituda skalo. Ĝi okazis vespere (19:11 GMT, 15:11 loka horo) kaj ties rezulta cunamo tuŝis sudan Ĉilion, Havajon, Japanion, Filipinojn, orientan Novzelandon, sudorientan Aŭstralion, kaj la insularo de Aleutoj en Alasko.

La surcentro estis ĉe Lumaco ĉirkaŭ 570 km sude de Santiago, kaj Temuco estis la plej proksima granda urbo, dum Valdivia estis la plej tuŝita urbo. La tertremo kaŭzis lokajn cunamojn kiuj draste frapis la marbordon de Ĉilio, per ondoj sw ĝis 25 m. La ĉefa cunamo trakuris la tutan Pacifikan Oceanon kaj detruis la urbon Hilo (Havajo). Ondoj tiom altaj kiom ĝis 10.7 m estis registritaj je 10,000 km for de la surcentro, kaj tiom for kiom ĝis Japanio kaj Filipinoj.

Estis publikitaj diversaj ĉirkaŭkalkuloj de la totala nombro de homaj perdoj pro la tertremo kaj la cunamoj, el kiuj la usona koncerna servo United States Geological Survey citis studojn pri 2,231, 3,000, aŭ 5,700 mortoj[1] kaj alia fonto uzis ĉirkaŭkalkulon de 6,000 mortoj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Largest Earthquake in the World – Articles. arkivita el la originalo je 7 January 2007. Alirita 11 January 2007.
  2. Emergency & Disasters Data Base. arkivita el la originalo je 21 June 2007. Alirita 9 January 2007.