Granda Kanjono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la kanjono

La Granda Kanjono (anglalingve Grand Canyon) estas tre kolorplena, kruta valo, karvita de la rivero Colorado, en norda Arizono. Plej multo el ĝi situas ene de la samnoma nacia parko, unu el la unuaj tiaspecaj parkoj en Usono. Prezidento Theodore Roosevelt estis fervora ŝatanto de la areo, kaj vizitis ĝin multfoje por ĉasi kaj ĝui la mirindan pejzaĝon.

Monda heredaĵo de UNESKO

La nacia parko estas listigita kiel Monda Naturheredaĵo de Unesko.


Eksteraj ligiloj