Granda Kanjono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Kanjono
kanjono [+]

LandoUsono
SubŝtatoArizono
Koordinatoj36° 5′ 51″ N, 112° 5′ 43″ U (mapo)36.0975-112.095278Koordinatoj: 36° 5′ 51″ N, 112° 5′ 43″ U (mapo)
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Tipo de heredaĵonatura
Jaro1979 (3)
Numero75
RegionoNorda Ameriko
Kriteriojvii, viii, ix, x
Kategorio IUCNII – Nacia parko

Granda Kanjono (Arizono)
Granda Kanjono (Arizono)
DEC
Lokigo de Arizono en Usono
Map
Granda Kanjono
Vikimedia Komunejo:  Grand Canyon [+]
vdr
la kanjono

La Granda Kanjono (angle Grand Canyon; en la Hopia: Ongtupqa en Javapai: Wi: kaʼi: la; en la navaha: Tsékooh Hatsoh kaj hispane Gran Cañón) estas tre kolorplena, profunda kaj kruta kanjono, karvita de la rivero Kolorado, en norda Arizono. Plej multo el ĝi situas ene de la samnoma nacia parko, unu el la unuaj tiaspecaj parkoj en Usono.

La longo de la Granda Kanjono estas 446 kilometroj, ĝia larĝo ĝis 28,8 kilometroj kaj ĝia maksimuma profundo estas 1 857 metroj. Preskaŭ du miliardoj da jaroj da geologia historio estis malkovritaj kiam la Kolorada Rivero kaj ĝiaj alfluantoj ĉizis siajn kanalojn.

Estas diskutado inter geologoj kaj pri la historio de la malkresko de la kanjono, kaj pri la aĝo de la kanjono. Plej multaj studoj subtenas la hipotezon, ke la nuna kurso de la Kolorada Rivero tra la regiono estis determinita antaŭ 5 ĝis 6 milionoj da jaroj. Dum miloj da jaroj la areo estis loĝata de la indiĝenaj triboj, kiuj konstruis setlejojn ene de la kanjono kaj ĝiaj multaj kavernoj. Por la hopioj, la kanjono estis sankta loko, kaj ili kutimis pilgrimi al ĝi.

La unuaj eŭropanoj kiuj observis la Grandan Kanjonon estis la hispanoj sub la komando de Garcia Lopez de Cardenas en 1540, parto de la delegacio de Francisko Vázquez de Coronado.

Iniciatoj por konservi la kanjonon komenciĝis fine de la 19a jarcento kiam la usona prezidanto Theodore Roosevelt estis ĉefa subtenanto de la areo de Granda Kanjono. Prezidento Theodore Roosevelt estis fervora ŝatanto de la areo, kaj vizitis ĝin multfoje por ĉasi kaj ĝui la mirindan pejzaĝon. Roosevelt anoncis la konstruadon de nacia monumento en la centra parto de la loko en 1908, kiel la unua paŝo sur la vojo al ĝia deklaro kiel nacia parko en 1919.

La nomo "Granda Kanjono" estis kreita de usona oficiro kaj esploristo majoro John Wesley Powell en 1871 post sia unua vojaĝo al la kanjono.

En 1979, Unesko deklaris la Nacian Parkon Granda Kanjono Monda Heredaĵo, kaj sekve ĝi estas listigita kiel Monda Naturheredaĵo de Unesko.

Monda heredaĵo de UNESKO
Suda Kaibab Migrovojo sur la Cedra Kresto
מבט מהגדה הדרומית
Vido de la suda bordo

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]