Grasherbejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ankoraŭ ne floranta herbejo
tipa floranta grasherbejo

Sub la termino grasherbejo (aŭ graspaŝtejointensiva verdejo) oni komprenas pro sterkado kaj akvumado nutraĵriĉa herbejo.

Kiel ĉiu mezeŭropaj herbejoj ankaŭ grasherbejoj estas uzataj ekosistemoj, kiuj malaperus sen agrikultura uzado.

Karakterizado[redakti | redakti fonton]

Grasherbejoj estis tradicie du aŭ trifoje falĉitaj jare. Hodiaŭ tiaj intensive uzataj herbejoj estas tranĉataj ĝis ses foje jare. La falĉitaĵo ne estas sekigita al fojno, sed konservita per insilaĵo. Ju pli intensive la herbejo estas uzata, des pli malgranda estas la specidiverseco de grasherbejo. Lautradiciaj grasherbejoj havas ĉ. 30 plantspeciojn. Sekherbejo havas ĝis 40 speiojn. La "oravenaj herbejoj" de la mezmontaroj en meza Eŭropo estas kun 30-40 specioj simile speciriĉaj. Hodiaŭaj intensive uzataj grasherbejo nur havas 10–20 speciojn. Karakterize por multe sterkita grasherbejo estas unueca flava aŭ blanka koloro pro la amasa kresko de ofta leontodo, Ranunculus acris aŭ de alte kreskantaj, blanke florantaj apiacoj, kiel arbara antrisko kaj Ordinara herakleo. Pro la alta kvanto de nitrogeno en la grundo la plantoj rapide kreskas..

Tipoj de grasherbejoj[redakti | redakti fonton]

La tipaj grashebejoj ricevas en la pflantsocia sistemo ilian nomon de la tipa altekreskanta gresspecio rekta aveno (Arrhenaterum elatius) rektavenaj herbejoj. En la pli altaj regionoj de la Alpoj aŭ de la Mezmontaroj (ekde alteco de ĉ. 500 m) ili estas anstataŭataj de la simila oranenaj herbejoj, nomata laŭ ora veno. Grasaj tre humidaj aŭ herbejoj kun fontoj nomiĝas marĉkaltaj herbejoj (kies nomdona specio estas Caltha palustris (marĉa kalto).

Tipaj plantoj de grasaherbejoj en pli malaltaj situoj estas : arbara antrisko (Anthriscus sylvestris), rekta aveno (Arrhenatherum elatius), mola bromuso (Bromus hordeaceus), karvio (Carum carvi) , Crepis biennis, daŭra cinozuro (Cynosurus cristatus), Dactylis glomerata, Festuca arundinacea, Schedonorus pratensis, Galium album, Ordinara herakleo (Heracleum sphondylium) , lana holko (Holcus lanatus), Knautia arvensis, Lolium multiflorum, multjara lolio (Lolium perenne), Phleum pratense, Pimpinella major, herbeja poo (Poa pratensis), kutima poo (Poa trivialis), Ranunculus acris, okzalo (,(Rumex acetosa), ofta leontodo, Trifolium repens, Veronica chamaedrys

Jenaj plantaj montras duongrasaj herbejo: Agrostis capillaris, lekanteto (Bellis perennis), Festuca rubra agg.

Tipe por oravenaj herbejo de pli altaj situoj estas: ordinara dammantelo (Alchemilla vulgaris), Astrantia major, Chaerophyllum hirsutum, Crepis albida , Geranium sylvaticum, arbara miozoto (Myosotis sylvatica), majstroradiko (Peucedanum ostruthium), Phyteuma nigrum, ordinara bistorto (Persicaria bistorta), Ranunculus nemurosus, Silene dioica, Trollius europaeus

Ekologio, kondiĉoj por la kreskejo[redakti | redakti fonton]

Pro la humideco kaj nutraĵkvanto la grasherbejoj estas dense kovritaj kaj havas altan plantaron.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Raymond Delarze, Yves Gonseth, Pierre Galland: Lebensräume der Schweiz. Ökologie - Gefährdung - Kennarten. 2. Auflage 2008. ISBN 3722500699. Darin Kap. 4.5 Arrhenatheretalia
  • Ellenberg 1996: Arrhenatheretalia (5.42)
  • Oberdorfer 1978: Arrhenatheretalia
  • Mucina et al. 1993: Arrhenatheretalia
  • CORINE: Mesophile grasslands (38)
  • Dierschke, H., 1997: Synopsis der Pflanzengesellschaften Deutschlands. Molinio-Arrhenateretea.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]