Großglockner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Großglockner
monto
Alteco 3 798 m ü. A.
Situo Aŭstrio
Montaro centraj orientaj Alpoj
Domino 175 km → Königspitze
Elstareco 2428 m ↓ Montpasejo Brenero
Geografia situo 47° 4′ N, 12° 42′ O (mapo)47.07444444444412.693888888889Koordinatoj: 47° 4′ N, 12° 42′ O (mapo) f4
Großglockner (Tirolo)
Großglockner (Tirolo)
DEC
Großglockner
Großglockner
Situo de Großglockner
Großglockner (Alpoj)
Großglockner (Alpoj)
DEC
Großglockner
Großglockner
Situo de Großglockner
Map
Großglockner
Unua grimpo la 28-an de julio 1800 fare de la fratoj Sepp kaj Martin Klotz, de Martin Reicher kaj du aliaj
Rimarko La plej alta punkto de Aŭstrio
vdr

La Großglockner (germane, prononco [grosGLOKna], en najbara Svislando literumata Grossglockner, slovene Veliki Klek) estas, je 3 798 metroj super la nivelo de la Adriatika Maro, la plej alta monto de Aŭstrio kaj la plej alta monto en la Alpoj oriente de la montpasejo Brenero. Ĝi estas parto de pli granda montogrupo nomata Glockner kadre de la altmontara regiono Hohe Tauern kaj situas lime de la federaciaj landoj Karintio kaj Tirolo. La montopinto estas parto de la ĉefa kresto de la centraj orientaj Alpoj. Al la montogrupo Glockner cetere ankoraŭ apartenas la flanka monto Hoher Tenn.

En 1934 ekfosiĝis unua strata tunelo tra la monto (jen historia bildo pri la kreo de la norda tunela elirejo).

Reliefon de la monto faris en la 19-a jarcento Franz Keil.