Guanabara Esperanto-Junularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Guanabara Esperanto-Junularo estis asocio fondata en 1965 en Brazilo, el kiu originis Brazila Esperantista Junulara Organizo.

Kiam en 1965 samtempe en Rio-de-Ĵanejro kaj en Fortalezo ekestis planoj fondi brazilan sekcion de TEJO, la du grupoj decidis dum la 19-a Brazila Esperanto-Kongreso 1965 en Rio-de-Ĵanejro, ke prefere oni ne tuj fondu tutlandan asocio, sed aktivigu la lokan agadon. Tiel fondiĝis Guanabara Esperanto-Junularo (en Rio-de-Ĵanejro) kaj Ceará-a Esperanto-Junularo (en Fortalezo).

Ambaŭ publikigis bultenojn, nomitaj respektive Meteoro kaj Verda Maro.

En 1967 dum kunveno en Santos Dumont (Minas-Ĝerajso) oni decidis, ke la grundo nun estas preparita por fondo de tutlanda asocio, kaj provizore fondis BEJO-n.