Gubernio Rif Dimaŝk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la gubernio

Rif Dimaŝk (arabe ریف دمشق) estas gubernio en la sudokcidento de Sirio kaj laŭvorte signifas ĉirkaŭaĵo de Damasko. La gubernia areo ampleksas 18 032 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2006, en la gubernio vivis 1 409 000 loĝantoj. Administra centro de la gubernio estas la urbo Damasko, kiu tamen ne situas en la gubernia teritorio, sed konsistigas propran gubernion. Plej granda urbo en la gubernio estas la urbo Duma, kiu en 2006 havis 114 761 loĝantojn. Aliaj gravaj urboj de la gubernio estas Daraija okcidente de Damasko, Ĝaramana sudoriente de Damasko, Harasta Al-Basal kaj Erbin.

Distriktoj

La distriktoj de la gubernioj estas:

  • Al-Kutajfah
  • An-Nabk
  • At-Tal
  • Daraija
  • Duma
  • Jabrud
  • Markaz Rif Dimaŝk
  • Katana
  • Zabadani