Gustav Resatz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gustav RESATZ (naskiĝinta la 28-an de junio 1903 en Vieno, mortinta la 17-an de novembro 1962 en Salcburgo[1]) estis aŭstra skulptisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵo pri Sankta Mikaelo kaj la demono, kaj monumento por falintaj soldatoj en Lend (1950).

Danke al perado de sia instruisto Anton Hanak li trovis atelieron en Supra Aŭstrio, kie li mem lernigis al si la teknikajn-metiistajn flankojn de sia arto. Reveninte en 1924 Vienon li startigis karieron de liberprofesiulo. Apude studis li filozofion, psikologion kaj grafologion. El tio fruktis multaj manuskriptoj pri demandoj pri arto kaj pri talento/karaktero. En la 1.6.1931 li ekmembris ĉe NSDAP (partiana numero 510.508).[2][3] En la jaro 1942-a li rekrutiĝis je la polica rezervistaro. Samjare la urbestro de Gloggnitz, Hans Hafner komisiis al li pri kreon kaj estradon de artlernejo. Tie samrangis metioj kaj artoj, dume la lernantoj ekde la komencoj devis solvi seriozajn laborojn. La institucio Werkschule Gloggnitz samtempe estis fabriko. La surloke produktitaj aĵoj estis esprimoj de la tiam moda novklasikismo.

Kompleta detruiĝo de la lernejo venis en la 1.4.1945 fajre; Resatz kaj familio lia tiam perdis ĉiujn havaĵojn. Pereis krome verkkolekto (i.a. kun altvaloraj eburaj figuroj kaj plastikoj de super natura grandeco) kaj ĉiuj manuskriptoj.

Maltantaŭe Resatz provis rekomenci; naŭfoje li ŝanĝis atelieron kaj loĝejon ĝis finfina eksetlo en Salcburgo. Tiaj mizeroj ne malhelpis la estiĝon de nenombreblaj novaj artaĵoj.

Pro ke oni en la 2010-aj jaroj komencis okupiĝi pri salcburgaj stratonomoj portantaj nomon de nazio (je Resatz konkrete en la salcburga urbokvartalo Aigen; ekde 1971), la historiisto kaj komisionano Johannes Hofinger klarigis ke esploroj evidentigis ke Resatz estis ĝisosta nazio kaj rasisto farinte propagandon nacisocialisman pupteatre.[4][5]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1950: monumento por falintaj soldatoj en Lend
  • 1954: krucifikso ĉe la porsoldata memorigilo en Hollersbach im Pinzgau

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ alia fonto en Piesendorf; biografio, eldonis Pfarrverband Dienten-Embach-Lend
  2. Bundesarchiv R 9361-IX KARTEI/34500307
  3. stratnomoj salcburgaj portantaj nomon de nazioj
  4. 46 Straßen tragen "braune Namen"
  5. "Die Stadt Salzburg im Nationalsozialismus - Resatzstraße"