Guy B. Tordoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guy B. Tordoff
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1906 (1906-11-30)
Morto 11-an de aŭgusto 1990 (1990-08-11) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Guy B. TORDOFF (naskiĝis en 1907, mortis la 11-an de aŭgusto 1990 en Bristolo, Britio je aĝo de 83 jaroj) estis brita esperantisto. El tiuj 83 jaroj li dum sesdek jaroj aktivis en la Esperanto-movado kiel instruisto kaj loka organizanto, kaj estis ankaŭ dum longa tempo respondeculo de Kvakera Esperantista Societo.

Li helpis fondi la Bristolan Esperanto-Societon kaj dediĉis sian vivon al instruado kaj progresigo de la internacia lingvo.

Guy venis al Bristolo el Nov-Zelando kiam li estis 15-jara, kaj lernis Esperanton kiam li estis 20-jara. Li estis fervora pacifisto kaj li vojaĝis vaste en orienta Eŭropo post la dua mondmilito por propagandi "pacon per komunikado". Li kredis ke mondpaco eblus se homoj ne estus dividitaj per la lingva barilo.

Inter liaj atingoj estis sur-sceneja prezento de Somernokta Sonĝo, esperantigita versio de la fama teatraĵo de Ŝekspiro, "A Midsummer Night's Dream".

Guy loĝis en la strato Pendennis Park, Brislington, kaj blua memortabulo pri li estis dediĉita sabate, la 23-an de oktobro 2004.