Gweru

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gweru estas urbego, provinca ĉefurbo kaj universitata urbo en Zimbabvo.

Dosiero:Gweru flag.gif
Flago de Gweru
Mapo pri Zimbabvo, kie Gweru situas en la centra parto
Horloĝa turo de Gweru
Horloĝa turo de Gweru pli proksime

Bazaj informoj

Geografio

Gweru situas sur altebenaĵo, en la meza sekcio de la lando. La urbo estas 164 km de Bulawayo, 183 km de Masvingo, 471 km de Beitbridge kaj 275 km de Harareo.

Historio

Gwelo estis fondita en 1894 fare de la britoj kaj post 4 jaroj jam borso funkciis en la urbeto. La unua trajno alvenis en 1902. Gwelo iĝis municipo en 1914 kaj atingis urborangon en 1971. La loknomo ŝanĝiĝis de Gwelo al Gweru en 1982.

Vidindaĵoj

Klimato

En Gweru la temperaturo varias inter 5 kaj 29 °C. La malvarmaj monatoj daŭras inter junio-aŭgusto, la varmaj inter septembro-aprilo. Jare pluvas po 673 mm. Multe pluvas inter decembro-februaro, inter julio-aŭgusto ne pluvas.

Trafiko

Gweru havas flughavenon. La urbo estas trafiknodo de fervojoj kaj vojoj.

Partneraj urboj

Fontoj

  • Angla kaj nederlanda Vikipedioj