György Horváth (halterlevisto)
György Horváth (halterlevisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1943 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de oktobro 1988 (44-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | halterlevisto |
György Horváth [djordj horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth György estis hungara halterlevisto, olimpiano, mondĉampiono.
György Horváth[1] naskiĝis la 21-an de decembro 1943 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de oktobro 1988 (laŭ WikiData la mortotago estis la 17-a) en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
György Horváth akiris seruristan kaj maŝinistajn licencojn.
Sporta kariero[redakti | redakti fonton]
György Horváth estis halterlevisto en diversaj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kun bronza medalo, krome en la sama jaro en mondĉampionumo li estis la unua. En la sekvanta jaro li estis hungara ĉampiono.