György Révész (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Révész
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1915 (1915-03-26)
en Kaposvár
Morto 23-an de decembro 1986 (1986-12-23) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Erzsébet
Familio
Edz(in)o Zsuzsa Hollán
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

György Révész [djordj rEvEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Révész György estis hungara kuracisto, profesoro, otorinolaringologo, oficiro.

György Révész [1] naskiĝis la 26-an de marto 1915 en Kaposvár. Li mortis la 23-an de decembro 1986 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Révész akiris medicinan diplomon en Universitato Erzsébet en Pécs en 1940, sed post siaj studoj li laboris en Budapeŝto en diversaj hospitaloj. Post la 2-a mondmilito li havis postenon en Malsanulejo Rókus. En 1951 li aliĝis al la hungara armeo kiel kuracisto. Iom poste li atingis la rangon subkolonelo en la armea hospitalo. En 1963 li kandidatiĝis. En 1967 li estis nomumita katedrestro en kliniko de Universitato Semmelweis. En 1975 li iĝis institutestro. Li enkondukis la mikrokirurgion en laringaj malsanoj. Li ricevis plurajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Fül-, orr-, gégegyógyászat (1973) - studenta lernolibro
  • Fül-, orr-, gégebetegségek (1978) - studenta lernolibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.