Gyula Klamár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KLAMÁR Gyula (pr. klama:r) estis hungara ĵurnalisto, gazetredaktoro naskita en Koloĵvaro la 7-an de septembro 1906 kaj mortinta en Vieno la 6-an de decembro 1979.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Klamár debutis ĉe la gazeto Délmagyarország de Segedo, poste li iĝis teatrokritikisto ĉe la ĵurnalo Esti Kurír, pli poste ĉe la Esti Kis Újság, de 1946 ĝis 1948 li estis redaktoro de la ĵurnalo etbienulpartia Kis Újság. En 1953 oni eligis lin el la ĵurnalistasocio. Dum la hungara revolucio de 1956 li redaktis la gazeton Kis Újság, poste li elmigris Aŭstrion. En Vieno li estis de 1958 rubrikredaktoro, de 1962 redaktoro ĝis sia morto de gazeto Magyar Híradó.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ivan der Schreckliche und andere Erzählungen aus den Volksdemokratien (kun aliaj, Wien, 1960).

Fonto[redakti | redakti fonton]