Gyula Zichy
Grafo Gyula ZICHY [djula ziĉi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zichy Gyula estis hungara ĉefepiskopo.
Grafo Gyula Zichy [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1871 en Nagyláng. Li mortis la 20-an de majo 1942 en Kalocsa.
Biografio
Gyula Zichy frekventis gimnaziojn en Vieno kaj Székesfehérvár, poste li studis teologion en Innsbruck. Li pastriĝis en 1895, post 2 jaroj li plulernis en Romo. En Romo li ekhavis diversajn postenojn. Inter 1905-1926 li estis episkopo de Pécs, ekde 1925 ĉefepiskopo de Kalocsa. Li fondis gimnazion, presejon, hospitalon. En 1929 kaj 1931 li gvidis pilgrimojn al Sankta Tero. Li estis ankaŭ senatano.