György Jánosházy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Jánosházy
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1922 (1922-06-20)
en Kluĵo
Morto 19-an de februaro 2015 (2015-02-19) (92-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater John Sigismund Unitarian Academy • Universitato Bolyai de Kluĵo
Familio
Edz(in)o Annamária Biluska
Okupo
Okupo ĵurnalistotradukisto • poeto
vdr

JÁNOSHÁZY György (janoshazi) rumanuja hungara poeto, tradukisto, kritikisto, redaktoro. Li estis naskita en Kluĵo la 20-an de junio 1922 kaj nortinta en Târgu Mureș la 19-an de februaro 2015.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jánosházy finis la mezlernejon en sia naskiĝurbo en reformita kolegio (1942) kaj poste la jurfakultaton en Universitato Bolyai (1946), sed li akiris ankaŭ ateston pri reĝisorado en Szentgyörgyi István Színművészeti Főiskola (1952). Unue li estis oficisto (1943–45), poste redaktoro de revuo Erdély (1945–48), respektive de Igazság (1948), dramaturgo kaj reĝisoro de Kolozsvári Állami Magyar Opera (1949–58). En Târgu Mureş li estis redaktoro de revuo Művészet (1958). Revenite Kluĵon li estis rubrikgvidanto literatura kaj arta de Korunk (1958–63) kaj fine denove en Târgu Mureş redaktoro de Igaz Szó, respektive ekde 1969 vicĉefredaktoro. Li tradukis el rumana, hispana, katalana, angla, latina, helena, hindu, germana lingvoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az őrült nagyúr jármában (poemoj, Kv. 1947);
  • Három klasszikus dráma (studoj, 1964);
  • Fehér kövön fekete kő (poemoj hispanaj kaj portugalaj, 1965);
  • Bábel tornya (notaĵoj pri la okcidenta dramo, 1966);
  • Százegy szonett (tradukaĵoj, 1968);
  • Rím és rivalda (eseoj, kritikoj, 1969);
  • Körtánc fantomokkal. Modernaj katalanaj poetoj (tradukaĵoj, kun antaŭparolo, 1972);
  • Csillagok osztályosa (poemtradukaĵoj, 1973);
  • Incze János (monografio, 1977);
  • Korok, emberek (eseoj, studoj, Kv. 1978);
  • Bene József (monografio, 1980).
  • Lepkék szekrényben, sonetoj, Mvh., 1994;
  • Innen semerre, sonetoj, 1995.
  • Shakespeare: Julius Caesar, d., kétnyelvű kiad., Mvh., 1996;
  • Shakespeare - J. Fletcher: A két nemes rokon, színmű, Mvh., 1997.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.