Gábor Incze (pastro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

INCZE Gábor (ince ga:bor) estis hungara reformita pastro naskita en Nagybánya la 17-an de decembro 1898 kaj mortinta en Budapeŝto la 23-an de septembro 1966.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Incze finis la reformitan teologian akademion en Budapeŝto (1918-21) kaj la fakon pri hungara-franca lingvo en la Universitato de Budapeŝto, poste li estis stipendiulo en Aberdeen (Skotlando) (1921–23). De 1923 li estis religiinstruisto-pastro en Budapeŝto kaj dume helppastro en Tahitótfalu (1926), stipendiulo en Strasbourg (1928). Li doktoriĝis en la universitato de Debreceno pri teologio (1931). Li estis direktoro pri religiinstruado (1936–43), pastro Nadjvarado (1943–44), helppastro en Budapeŝto (1945), poste en Óbuda (1945–56).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Keresztyénség és jobbágyság (Bp., 1929);
  • A munkás jutalma (Nagybánya, 1932);
  • Keresztyén egyháztörténet (Bp., 1938);
  • Nagybánya (Bp., 1943);
  • A nagyváros uniformizáló és morális hatása (Nagybánya, 1945)

Fonto[redakti | redakti fonton]