Habari Leo
HabariLEO | |
gazeto | |
---|---|
Speco | ĉiutaga |
Formato | klaĉgazeta |
| |
Lando | Tanzanio |
Urbo | Daresalamo |
Posedanto | Registaro de Tanzanio |
Publikigisto | Kampuni ya Magazeti ya Serikali Tanzania (TSN) |
Establodato | 2006 |
| |
Habari Leo estas ĉiutaga gazeto publikigita en la svahila lingvo en Tanzanio. Ĝi estas unu el la gazetoj verkitaj en la svahila kun la plej multaj legantoj en la lando.
La gazeto estas posedata de la tanzania registara kompanio "Tanzania Standard (Newspapers) Limited". Laŭ la registara retejo, Habari Leo estas unu el la kvar registaraj gazetoj kiuj estis oficiale establitaj la 21-an de decembro 2006 por helpi la anglalingvan gazeton Daily News en disponigado de edukado, informoj kaj esti grava parto de la komunikado de la registaro al civitanoj kaj ankaŭ de civitanoj al la registaro.
En 2016, Habari Leo festis sian 10-an datrevenon.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo (Habari Leo)
- Oficiala retejo (Daily News)